Plej bonaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
MENSOGO
- Neeble, Kial vi suspektas.
- Mi estas certa. Aldone ŝi mensogas.
- Ĉu vi estas certa pri tio?
- Jes. Hodiaŭ matene ŝi venis hejmen
kaj diris, ke ŝi dormis ĉe sia fratino.
- Tio ne devas esti nepre mensogo.
- Mi dormis pasintnokte ĉe ŝia fratino.
Ŝerco 237
- Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis $0,50!
- Kiamaniere?
- Anstataŭ eniri en tramon, mi kuris post ĝi.
- Mia filo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, vi ŝparus $5,00!
Ŝerco 228
- Ho, karulo, ĉu vi estas feliĉa tie?!
- Jes, mi estas feliĉega!
- Sed, ĉu vi estas pli feliĉa ol kiam vi kunvivis ĉe mi?!
- Jes, ja!
- Do, kiu estas tiu loko?!
- La INFERO!!!!!
Ŝerco 214
- Mi havigos tri dezirojn al vi, sed mi avertas vin ke ĉio kion vi petos, via malamiko ricevos ĝin duoble!
- Unue, mi volas belan aŭtomobilon.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas du belajn aŭtomobilojn.
- Nun, mi volas dek milionojn da realoj.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas dudek milionojn da realoj.
- Ankoraŭ mankas unu deziro, ĉu ne?! Mi volas perdi unu okulon!
Ŝerco 205
- Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj?
Tiam, unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo, nova anonco:
- Ĉu estas piloto inter la pasaĝeroj?!
Ŝerco 42
- Ju pli maljuna mi estas, des pli mi interesiĝas pri mia edzo.
- Vi miras? Ja li estas arkeologo.
Ebria apelo
-Viciĝu kaj tranombru!
-Unu!
-Du!
-Tseriii...
-Kio estas tio? Ĉu vi estas ebria?!
-Mmi hjeaŭ essis ŝe seerĝendo Kowwallskiii...
La postan matenon la kapitano denove apeligas:
-Viciĝu kaj tranombru!
-Unu!
-Dduhu..
-Ĉu nun ankaŭ vi? Kio okazis?
-Mmi hiiraŭ essis ĝe serĝnto Kowallskiii...
-Damne, mi iros al tiu serĝento Kowalski kaj lernigos al li!!!
-La trian matenon la kapitano ekparolas:
-Vissiĵu kaj ttrannombruuu!
Ŝerco 329
La moskito ĉesas suĉi, kiam vi vangofrapas ĝin.
Ŝerco 250
- Antaŭ ol morti, mi volas konfesi ion al vi: dum mia tuta vivo mi ne estis fidela al vi!
- Tio ne gravas! Sed mi ankaŭ volas konfesi ion al vi: mi metis venenon en vian manĝaĵon!!!