Aforismoj
En ĉi tiu kategorio estas 82 ŝercoj.
Ĉiu elektristo havas la propran anĝelon. Anĝelon-gardilon.
Se feliĉo ĝis nun ne atingis min, ĝi estas do grandega kaj iras per
malgrandaj paŝetoj!
Vojo de la malplej granda rezisto estas ĉiam troplenigita.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Komputilo ja ĉion elkalkulas, sed por priŝtelado estos ĉiam necesa homa faktoro.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Aforismo estas unu linio, kies signifon oni legas inter linioj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni apartigis grenon de glumo. Por iuj grenon, por aliaj glumon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
La diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas plimalpli la vesto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiu havas pli multe da intelekto, faras stultaĵojn, dum li estas juna.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malsata koro estas malpli bona ol malsataj intestoj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto