Aforismoj
En ĉi tiu kategorio estas 82 ŝercoj.
La plej ofta obstaklo, kiun homo renkontas survoje de la vivo, estas gastejo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Honesta trovanto estas homo, kiu ĉe trovo de multekosta aĵo konstatas, ke iu vidis lin.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Memoru, ke post virinoj kaj taksio oni ne kuras, post momento aperos pluaj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Klereco estas diferenco inter tio, kion ni ellernis, kaj tio, kion ni forgesis.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Homoj aplaŭdas al kantisto tial, ĉar li bele kantis, aŭ tial, ke li jam finis.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Intelekto havas kontraŭ varo grandan malavantaĝon – en kazo de manko ne eblas importi ĝin.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Amo estas nenio krom amoro misliterumata.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Se vi fermas la pordon je ĉiuj eraroj, ankaŭ la vero restos ekstere.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Amo: pensi pri iu, senpripense.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plej ofte ni tranĉas nin per malakra tranĉilo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto