Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Alkoholo

En ĉi tiu kategorio estas 61 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 526

Viro apud pordo de sia loĝejo: „Ĉu vi ne rekonas min, Manjo? Jen mi, Franĉjo, nur mi estas sobra.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 527

„Mi ne estas abstinulo, sed alkoholaĵon mi trinkas nur tiam, kiam mi por tio havas motivon. Kaj tio estas ĉiam, kiam mi havas monon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 528

Diras unu marvirgulino al la alia: „Ke estas maristo tre ebria vi ekkonas laŭ tio, kiam li diras al vi, ke vi havas belajn gambojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 529

Viroj havas malmolajn ne korojn, sed hepatojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 508

Gastigantino: „Ĉu vi trinkas kafon kun konjako aŭ sen ĝi?“
Vizitanto: „Konjakon sen kafo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 509

„Ĉu vi fakte intencas serioze tiun promeson ĉesi drinki?“
„Memkompreneble. Jam mi faris la unuan paŝon. Mi aĉetis al mi poŝtranĉilon sen korktirilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 510

Ebriulo demandas preteriranton: „Kiom da ŝvelaĵoj mi havas sur la kapo?“
„Kvar.“
„Do ankoraŭ du kolonojn kaj mi estos hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 511

Eniras grupo da viroj el gastejo en aŭton. Unu el ili decidas: „Franĉjo, vi ŝoforos. Ĉar vi estas tiel ebria, ke vi ne povus kanti.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 512

Eniras ebria homo en gastejon kaj deziras rumon. Kelnero ne volas verŝi ĝin al li, ĉar al ebriuloj oni ne rajtas vendi alkoholaĵon. La gasto diras: „Tio ne estas por mi, sed por mia amiko.“
„Kaj kie estas tiu via amiko?“
„Li kuŝas antaŭ la gastejo en koto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 513

„Hieraŭ vi venis hejmen denove ebria.“
„Ĉu vi ne rimarkis, ke oni alportis min?!

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo