Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Alkoholo

En ĉi tiu kategorio estas 63 ŝercoj.

Vodka efiko

Sidas du drinkemuloj, drinkas vodkon kaj laŭtlegas gazeton:
- Oni skribas, ke drinkado de alkoholo malplilongigas vivon je duono. Kiom da jaroj vi havas Johano?
- 30.
- Nu, vidu. Se vi ne drinkus, vi havus nun 60.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Alkoholo, Viroj

Arboj

Interparolas filo kaj patro.
- Paĉjo, kio estas drinkulo?
- Ĉu vi vidas tiujn kvar arbojn? Drinkulo vidas ok.
- Sed paĉjo, tie estas nur du arboj.
4.0000/5 (7 voĉoj)
La Alkoholo, Infanoj

Metanolo

2 ĉeĥoj drinkas vodkon. Unu diras al alia:
- Ni iru hejmen, ĉar jam malheliĝas.
4.4444/5 (9 voĉoj)
La Alkoholo, Naciecoj, Nigra humuro