Joĉjo fanfaronas inter amikoj:
- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.
Kaj unu el kolegoj diras:
- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.
- Kuniklo, kial vi havas tiom mallongajn orelojn?
- Ĉar mi estas romantika.
- Mi ne komprenas.
- Hieraŭ mi sidis sur herbejo kaj mi aŭskultis kantantan birdeton. Tiel mi aŭskultis, ke mi ne rimarkis gazontondilon.