Ĉefpaĝo » Kategorioj » Bestoj
Bestoj
En ĉi tiu kategorio estas 99 ŝercoj.
Ekzistas specio de antilopo, kiu kapablas salti pli alten ol averaĝa familia domo. Tio estas kaŭzita unuflanke pro ĝiaj tre fortaj kruroj kaj duaflanke pro la fakto, ke domo ne kapablas salti.
5.0000 /5 (2 voĉoj)
La
27-an de marto 2017
—
Bestoj
Ĉina proverbo: Se vi ne ŝatas hundon, vi ŝajne ĝin malbone kuiris.
Kion faras polpo kiam oni fortranĉas ĝiajn kaptilojn?
Ĝi ne plu kaptas.
- Kial oni metas la enbuŝaĵon al la ĉevalo?
- Por igi ĝin obeema.
- Ne.
- Kial do?
- Car ĝi mem ne povas meti ĝin al si.Fonto: Rido Sanigas
Fonto
4.6667 /5 (9 voĉoj)
La
16-an de junio 2016
—
Bestoj
„Mastro, ĉu tio estas via bovino?“
„Fraŭlino, ĉu vi ne vidas, ke tio estas bovo?“
„Pardonu min, mi ne rimarkis, ke ĝi ne havas kornojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Plendas edzino: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
En subtegmento de sur trabo pendas kvin vespertoj. La sesa staras apude. Alflugas la sepa kaj demandas: „Kio okazis al ĝi?“
„Tiun ne atentu. Ĝi ekzercas jogon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“
„Kiel?“
„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.7500 /5 (4 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Sinjorino, via hundo ĵus pelas iun homon sur biciklo.“
„Sensencaĵo, nia hundo ne scipovas bicikli.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj