Ĉefpaĝo » Kategorioj » Dungitoj kaj vendistoj
Dungitoj kaj vendistoj
En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.
Laboro plinobligas homon. Iun ankaŭ vivtenas ĝi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kliento: „Ĉu eltenos tiuj ŝuoj longe?“
Vendisto: „Certe. Mi ne memoras, ke iu venus aĉeti la duan paron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni alveturigas pomojn al vendejo. Estro post iu momento diras: „La tria-kvalitajn mi miksos en la duan, la dua-kvalitajn mi vendos kiel la unuan, nur la unua kvalito faros al mi zorgojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas ĵurnalisto vojripariston: „Ĉu vi bone prepariĝis por vintro?“
„Jes, bone, nur neĝo ne surprizu nin!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Estas vero, ke ni havas mankon de rezervaj partoj, sed kontraŭe ni havas superfluon de rezervaj solvoj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉu vi pruntus al mi 1500 kronojn?“
„Ĉu vi frenezas? Nun, tri tagoj antaŭ salajro?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„En nia entrepreno ni estas kiel unu familio. Ni ne toleras unu la alian.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro estro, pardonu min, sed mi havas tre malgrandan salajron.“
„Bone. Mi pardonas vin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉe fotografisto: „Kiom kostus 216 fotografaĵoj?“
„Tion mi diros al vi poste. Nun sidiĝu kaj ridetu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Klaŭno: „Sinjoro direktoro, imagu, ke nun mi trovis tiun trikotĉemizon, kiun mi jam duonjaron serĉis!“
„Kie vi trovis ĝin?“
„Sub mia ĉemizo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto