Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Esperantaj vortoj

Ĉu vi vidis skribaĵon ie surstrate aŭ nomon de iu produkto, kiu hazarde estas ankaŭ vorto en Esperanto? Aldonu ĝin, se ĝi estas amuza.

En ĉi tiu kategorio estas 59 tekstaj ŝercoj.

Ĉapelumado en manĝejo

Viro invitas virinon en picejon. Eksidante ĉe la tablo li ne demetas sian ĉapelon. Ŝi demandas "Ĉu vi ne volas demeti la ĉapelon?"
- "Ho, mi ja ŝatas manĝi picon kun ĉapelo!"
Ŝi poste mendas ankoraŭ kaĉon kiel dezerton, kaj diras: "Nu, kaj mi ŝatas manĝi kaĉon sen ĉapelo."

Fonto: komento ĉe https://www.facebook.com/groups/1048962502110133/permalink/2161248804214825/

5.0000/5 (1 voĉo)
La Esperantaj vortoj, Sekso

La plej faŝisma lando

Kiu estas la plej faŝisma lando de la mondo?

Brunejo.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

Kuna vagado

Hodiaŭ mi gevagis kun mia koramikino. Mi virvagis, kaj ŝi vaginis.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Invito de vampíro

Vampiro invitis virgulinon al sia kastelo dirante: "Mi ŝatus vingustumi!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 1888

Kio estas la plej amata nacio de Donald Trump?
Diskriminacio.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Nigra humuro, Politiko

Rifuĝrimedo

Anstataŭ kaskon
mi portas maskon.

Fonto: HANDZLIK, Jerzy ; Epigramoj

5.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Semaforismo XXIV

Ankaŭ en tio montriĝis la genio de Zamenhof, ke kvarcentpaĝajn gramatikojn li sciis resumi en dekses paragrafetoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Vokalaj nuancoj 4

Multkosta diamanto = 18 karatoj.
Vegetara festmanĝo = 18 karotoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Vokalaj nuancoj 3

Viro sidas ĉe riverbordo kun hokfadeno: fiŝisto.
Pasanto malbonintence puŝas lin en la akvon: faŝisto.
La viro ĉe la riverbordo falas en la akvon: fuŝisto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (1 voĉo)

Vokalaj nuancoj 2

"Silento valoras oron!" - Tio estas moto.
"Ĉiuj silentas." - Tio estas muto.
"Virino silentas." - Tio estas mito.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Virinoj