Geedzoj sidas sur la sofo, li trinkas bieron, ili televidas.
Subite li diras: "Mi amas vin!"
Ŝi: "Ĉu tion diris vi, aŭ parolas el vi la biero?"
Li: "Ne, tion mi diris al la biero."
Centjaraĝaj geedzoj venas al ofico kaj petas divorcon.
La oficisto surprizite demandas: "Kaj ĉu vi ne trovis tion pli frue?"
"Ni restis kune nur pro infanoj. Sed nun, kiam ili estas mortintaj…"
Geedzoj vespermanĝas en restoracio.
Subite ŝi makulas sian bluzon kaj ekkrias: "Mi aspektas kiel porko!"
Li respondas: "Jes. Kaj krome vi makulis la bluzon."
Virino edziniĝas esperante, ke la viron ŝi ŝanĝos. Sed la viron ŝi ne ŝanĝos.
Viro edziĝas esperante, ke la virino ne ŝanĝiĝos. Sed la virino ŝanĝiĝos.
Unu viro kutimis reveni hejmen el laboro, vespermanĝi kaj poste fiki sian edzinon tutan nokton.
Tio ne plu plaĉis al ŝi, do ŝi renkontiĝis kun lia estro kaj petis lin, ke li aldonu laboron al la edzo.
Vespere la edzo revenis hejmen, vespermanĝis kaj poste fikis la edzinon tutan nokton.
Ŝi denove renkontiĝis kun la estro kaj petis la samon.
Vespere la edzo revenis hejmen kaj diris: "Nek donu al mi manĝaĵon. Ni tuj iru fiki."