„Ĉu vi freneziĝis? Vi havas sesdek jarojn kaj deziras edziĝi al dekokjara knabino? Ja tio estas sinmortigo.“
„Pli bone mortigi sin per bela brilfrotita tranĉilo ol per aĝa rusta forketo.“
Al sinmortigonto, kiu staras en fenestro de la oka etaĝo kaj preparas sin salti suben, vokas lia amiko: „Ne frenezu, pensu pri la infanoj kaj la edzino!“.
Iom poste: „Ne, pri la edzino ne!“
Je la tria horo matene eniras edzo al dormĉambro kaj malgajege anoncas:
„Kara, paku viajn aĵojn kaj kuru al Johano Balano! Mi malgajnis vin dum kartludo.“
„Kio hieraŭ okazis ĉe vi, ke estis tia terura bruo kaj krio?“ – demandas najbarino.
„Nu, mi trovis en poŝo de edzo mamzonon, kaj li ĵuris ke ĝi estas lia.“