Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.
„Kiel vi amuziĝis dum Novjara balo, Zuzana?“
„Bonege. Mi ricevis kvin ĝeedziĝ-proponojn kaj mi ĉiujn akceptis!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Li estas atentinda homo. Eĉ en la geedzeco li ne perdis bonhumoron.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ŝajnas al mi, ke mia edzino estas lastatempe iel malatentema.“
„Tio estas interesa, al mi tiel tute ne ŝajnas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia filino estas tute kiel mi.“
„Ĉu ŝi planas edziniĝi ankaŭ neplenaĝa?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juna edzino al la edzo:
„Se mi ankoraŭfoje sonĝos ke vi kisas fremdan inon, mi divorcos kun vi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni demandis novedzon: „Kia estis la geedziĝa nokto?“
„Terura. Mi forveturigis mian edzinon en akuŝejon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Pro kio vi lastatempe plej multe ĝojis?“
„Ke mia najbaro ankaŭ edziĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Amiko demandas amikon: „Kio nova?“
„Mia edzino kokras min.“
„Sed mi demandis, kio estas nova.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas terkulturisto la alian: „Kiel vi estas ĉi jare kontenta pri abeloj?“
„Tre bone.“
„Ĉu ili amasigis multe da mielo?“
„Ne, sed jam kvinfoje ili pikis mian bopatrinon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plendas iu fraŭlino: „Tio estas terure, ĉiam, kiam mi deziras edziniĝi pro amo, mi konstatas, ke mia elektito estas tute senmona.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto