Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 223 ŝercoj.
„Imagu, ke Franĉjo gajnis tri semajnojn post edziĝfesto en loterio 500 000 kronojn.“
„Ho, mi diris al li, ke kun la edziĝo li tiom ne hastu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malgranda knabineto demandas patrinon: „Kial mi ne rajtas naĝi en rivero kaj patro tie banas naĝas?“
Patrino: „Ĉar la patro estas asekurita.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Ĉu estas vero, ke en la paradizo estas edzoj apartigitaj de edzinoj?“
Edzo: „Memkompreneble, aliekaze ĝi ne estus paradizo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Ĉu vi jam parolis kun tiu viro, kiu savis min kontraŭ dronmorto?“
Edzo: „Jes, tuj hieraŭ, dum tri horoj li pardonpetadis min.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virino: „Hieraŭ mi devis trioble vangofrapi mian edzon.“
Amikino: „Kial, ĉu li kontraŭstaris?“
Virino: „Ne, por ke li vekiĝu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Eblas harmonii kun ĉiu virino, kiam oni ne kontraŭas al ŝi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter najbarinoj: „Mia edzo revenis el banejo sen geedzringo. Mi nun ne scias, ĉu li ĝin fordrinkis aŭ kaŝante perdis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Telefonas al riparejestro lia edzino: „Sendu ĉi tien ripariston de akvotubo.“
„Mi sendos al vi Karlon.
„Tiun ne.“
„Kial?“
„Li estas tro maljuna.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas edzo sian edzinon: „Kial vi ŝminkas vin?“
„Por ke mi estu bela.“
„Kaj kial vi ne estas?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas vespere malgranda lernantino sian patrinon, kio estas katastrofo.
Patrino hezite: „Mi ne scias, kiel tion priskribi.“
Patro el najbara ĉambro vokas: „Ne priskribu, montru!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto