Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 683

„Johano, kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Nek unu vorton. Kaj tiujn 3 dentojn mi ĉiukaze volis lasi eltiri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 684

Juna virino en sukeraĵejo: „Ĉu vi povus vendi al mi bruligitan torton kun acida kremo?“
„Pardonu, tian varon ni ne vendas. Kaj kial vi bezonas tian torton?“
„Mi deziras kredigi mian edzon, ke ĝin faris mi mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco