En la malfacila postmilita tempo iu viro sukcesas sur la nigra merkato akiri paron da vere bonaj ŝuoj.
Fiere li venas hejmen, ilin surmetinte, por montri al la edzino. Sed ŝi rigardas lin kaj ne komentas. Do li deprenas jakon kaj pantalonon: "Jen rigardu, kion vi rimarkas?" -" Nenion specialan.", ŝi respondas indiferente.
Do la viro plene senvestigas sin, surlasante nur la ŝuojn: "Kaj nun, kion vi vidas?"
Senpasie ŝi respondas: "Nu, vian kacon. Ĝi pendas kiel kutime."
Li krias kolere: "Jes, ĝi pendas, ĉar ĝi rigardas miajn belajn novajn ŝuojn!!!"
Ŝi respondas same indiferente kiel antaŭe: "Domaĝe, tiam estus pli bone, se vi aĉetus novan ĉapelon."
Anglo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la edzinon.
Franco havas edzinon kaj kromamatinon; amas la kromamatinon.
Judo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la patrinon.
Ruso havas edzinon kaj kromamatinon; amas drinki.
Juna virino venas plorante al hejmo de sia patrino.
patrino: Kio okazis al vi?
virino: Mia edzo min forĵetis de la hejmo kaj sendis min piĉen!
patrino: Aha... kaj kial vi venis ĝuste al mi?
Kunveturantino nokte klarigas al ĵus enaŭtiĝinta petveturanto:
-Ne timu pro la nokto kaj malfacila vojo, mia edzo estas tre sperta stiranto, li povus senprobleme veturi sur ĉi tiu vojo eĉ dormante. Ĉu ne, Karlo? - Karlo? - KARLOOO!!!