Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 182 ŝercoj.
„Imagu, nia avino forveturis je libertempo kaj niajn infanojn lasis je nia zorgo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto ne volas obei la patrinon kaj lia patro diras al li: „Mi estas pli aĝa ol vi kaj vian patrinon mi obeas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Diras maljunulo en emeritdomo: „Mi dezirus vivi ankoraŭ dudek jarojn.“
„Kial?“
„Mi dezirus ĝisatendi, kiam mia nepo alveturigos ĉi tien mian filon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto ĉe tablo kolere: „Kial ĉiuj manĝoj, kiuj al mi ne bongustas, estas sanaj?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto plendas al amiko: „Mia patrino krias je mi kvazaŭ mi estus ŝia edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabo demandas: „Onklo, ĉu vi estas edziĝinta?
„Ne.“
„Kaj kiu diras al vi, kion vi faru?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial ne sufiĉas al vi mono por mastrumaĵo?“
„Stariĝu sur la pesilon kaj ekvidos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj. Post ĉi tiuj 14 tagoj ili sendis al la avo telegramon: „Nepon ne sendu reen, ĉi tie furiozas uragano.“
La avo respondis: „Mi sendas la nepon, prefere sendu uraganon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas maljuna kamparano en Prago junulon: „Mi petas, kiel plej bone mi sukcesus veni en muzeon?“
La junulo: „Lasu vin remburi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Admonas maljunulo knabeton: „Knabeto, knabeto, ĉu vi ne komencis fumi iom tro fure?“
„Kial tro fure? Ja post momento estos tagmezo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto