Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 182 ŝercoj.
Fonto
Fonto
Onklino donacas al Peĉjo atlason kaj diras: „Estimu ĝin, ĝi estas ankoraŭ el tempo de mia juneco!“
„Ĉu estas en ĝi jam Ameriko, onklino?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Panjo, sur la ĉielo estas granda kometo. Ĉu ni povas iri rigardi ĝin?“
„Jes, sed ne iru tro proksimen al ĝi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino: „Ĉu kuracisto stetoskopis vin bone?“
Filo: „Mi opinias, ke ne. Li nur tenis mian manon kaj poste ekrigardis, ĉu funkcias lia horloĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi senŝeligis la pomojn, Manjo?“
„Jes, avino.“
„Kaj kie estas la ŝeloj?“
„Mi formanĝis ilin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino al la fileto: „Kial vi havas tiel malpurajn manojn?“
„Vi ja ordonis al mi, ke mi frotegu mian kolon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Panjo, tiu gulaŝo ne bongustas al mi.“
„Nur silentu kaj manĝu, post dudek jaroj vi parolos al via edzino, kiel eminenta kuiristino mi estis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revenas patro el laborejo kaj domzorgisto raportas: „Via filo rompis fenestron.“
La patro venis en loĝejon kaj diras al filo: „Diru nenion, ĉion mi scias.“
„Bone, do diru al mi, kiam oni kronis Karolon la Kvaran imperiestro?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro al sia sesjara filo: „Kiomfoje mi jam diris al vi, ke vi ne ludu kun alumetoj?“
„Mi ne ludis, mi bezonis ekbruligi cigaredon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto