Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.

Ŝerco 1045

„Mi alportas du novaĵojn. Unu bonan kaj unu malbonan. Ni havis por vi hepaton, sed iu forŝtelis ĝin el mia ŝranketo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1046

Paciento: „Lastatempe mi iel malfacile ekdormas, sinjoro doktoro, precipe ĉe televidilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1047

„Mi ne scias, kion fari. Doktoro malpermesis al mi promeni, sidi, kuŝi. Genui mi ne povas, mi havas reŭmatismon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1048

Kuracisto: „Pri via diagnozo mi ne estas tute certa. Kaŭzo verŝajne estas en tro granda konsumo de alkoholaĵo.“
Paciento: „Ne gravas, mi venos, kiam vi el tiu ebrieco vekiĝos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1049

Kuracisto al pacientino: „Vi povas vesti vin. Sed mi diras al vi, ke vian sanon mi dezirus por mi kaj vian figuron por mia edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1050

Edzino de kuracisto al vizitanto: „Ĉu mia edzo jam montris al vi sian kolekton de ostoj, kiujn li dum Kristnasko eltiris el koloj de pacientoj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1051

Kuracisto perkutas malgrandan, dikan infanon kaj diras al la juna patrino:
„Via knabeto malmulte moviĝas.“
„Ĉu malmulte? Jam kvinfoje li elfalis el infanĉareto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (5 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1052

Paciento al kuracisto: „Sinjoro doktoro, mi estas abstinulo, nefumanto, impotentulo. Kaj nun mi estas scivolema, kion vi malpermesos al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1053

En banloko oni faris enketon pri temo: „Mia plej bona travivaĵo post resaniĝo.“
Venkis respondo: „La vojo hejmen.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1054

Paciento en montara sanatorio: „Sinjoro doktoro, mi tre malbone spiras.“
„Ĉu ankaŭ ĉi tie? En tia belege pura aero?“
“Ja jes. Mi estas kutimiĝinta vidi, kion mi spiras.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj