En diagnozejon enkuris kvarpiede paciento kaj mordis seĝpiedon. Kuracisto karesis lin surkape kaj diris: „Ĉi tie estas okulsekcio. En nervosekcion vi devas iri simuli unu etaĝon pli supren!“
Zorgema patro al la alveninta filino:
- Ne plaĉas al mi via nova amiko.
Li estas malsaĝa kaj tre malĝentila.
- Ne, paĉjo. Li estas ege saĝa. Li estos kuracisto. Li diris, ke li studos medicinon. Imagu, post ses semajnoj de nia amikiĝo li sukcesis liberigi min de tiu malagrabla malsano, kiu turmentis min ĉiumonate dum kelkaj tagoj.
Foje, kiam mi vizitis mensmalsanulejon mi demandis
la direktoron kiel ili ekzamenas, ke kiu estas malsana kaj kiu ne?
Nu - diris la direktoro - ni plenigas bankuvon per akvo,
kaj ni apudmetas tekuleron, tetason kaj sitelon.
Ni petas la pacienton por malplenigi la bankuvon.
Ooo, mi komprenas - mi diris!
Normala homo uzos la sitelon por tio,
ĉar tio estas pli granda ol la tekulero aŭ la teĉaso.
Ne - diris la direktoro!
La normala homo eltiras la ŝtopilon.
Ĉu por vi estos konvena kuŝi apud la fenestro.
Virino revenas post laboro hejmen al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"
- Sinjoro Kovaĉ - interesiĝas la kuracisto -, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?
- Kiam mi ekfumas -diras la paciento -, la edzino forlasas la hejmon.