Ĉefpaĝo » Kategorioj » Kuracistoj kaj pacientoj
Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.
Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“
Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, mia edzo opinias, ke li estas UFO.“
„Bone, do sendu lin al mi.“
„Jes, sed kiel li ĉi tie surteriĝos?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Sinjorino, via edzo bezonas trankvilon, ĉi tie estas dormigaj piloloj.“
„Kiam mi donu ilin al li?“
„Al li ne, uzu ilin vi mem.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Sinjoro, pli multe moviĝu!“
„Sed mi estas ja landa ĉampiono pri kurado por dek kilometroj!“
„Do vidu, se vi aldonos iomete, vi povos iĝi eĉ monda ĉampiono!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikinoj: „Nur unu homo kapablas kaŭzi al mi doloron!“
„Kiu estas tiu?“
„Mia dentisto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉi tiujn gutojn vi gutigu en la okulojn po unu trifoje tage.“
„Ĉu antaŭ aŭ post manĝo, sinjoro doktoro?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Unu kuracisto rekomendis al mi, ke mi veturu kuraci min al maro kaj alia krucisto, ke mi multe promenu.“
„Do vi iru piede al maro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto demandas vunditon: „Ĉu aŭto?“
„Jes.“
„Ĉu vi veturis tro rapide?“
„Ne, mi iris tro malrapide.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kia estas diferenco inter la gripo kaj amo?“
„Gripo kuŝigas en liton unu homon, amo du.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Kiel vi fartas?“
Paciento: „Malbone, gustas al mi eĉ ne tio, kion vi malpermesis al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto