Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kuracistoj kaj pacientoj

En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.

Ŝerco 1057

En sanitara konsultejo plenigas flegistino karton por pacientino: „Ĉu edziniĝinta?“
„Jes, duoble.“
„Ĉu vi havas infanojn?“
„Jes, ses. Du kun la unua edzo, du kun la dua kaj du mi mem sola.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1058

Dentisto: „Vi ja scias, ke mi boras sendolore. Sed homoj alkutimiĝis ĉe dentisto krii.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1059

„Sinjoro doktoro, mi sonĝas konstante pri futbalo.“
„Ĉu pri io alia, ekzemple pri virinoj, vi ne sonĝas?“
„Ne, oni povus dume enpafi golon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1060

Kuracisto al paciento, kiu en diagnozejo malvestas sin: „Banu vin pli ofte.“
„Mi banas min ĉiun duan tagon.“
„Do ŝanĝu jam la akvon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1061

En apoteko: „Vendu al mi arsenon. Tio estas por mia bopatrino.“
„Ĉu vi havas recepton?“
„Ne, sed ŝian foton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1062

Nove alvenantan animon en ĉielon oni demandas: „Ĉu kuracisto?“
„Jes.“
„Do iru en tiun pordon, kie estas surskibo LIVERANTOJ.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1063

Juna anhelanta virino haltigas taksion: „En hospitalon!“
Ŝoforo rapidege ekas. Virino atentigas lin: „Vi ne devas hasti, mi estas tie flegistino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1064

Kuracisto: „Vi povas esti kontenta, vi havas feran sanon.“
Pacientino: „Do tial mi tiom pezas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1065

Kuracisto: „Kontraŭ tusado uzadu ĉi tiun medikamenton trifoje tage, kaj evitu malvarmajn trinkaĵojn.“
Paciento: „Kiomfoje tage mi evitu malvarmajn trinkaĵojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1066

Paciento: „Sinjoro doktoro, antaŭ unu jaro vi konsils al mi, ke kontraŭ reŭmatismo mi evitu malseketecon.
„Ĉu tio helpis?“
„Jes, sed mi venis ĉi tien demandi, ĉu mi jam povas lavi min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj