Kuracisto: „Pri via diagnozo mi ne estas tute certa. Kaŭzo verŝajne estas en tro granda konsumo de alkoholaĵo.“
Paciento: „Ne gravas, mi venos, kiam vi el tiu ebrieco vekiĝos.“
Kuracisto perkutas malgrandan, dikan infanon kaj diras al la juna patrino:
„Via knabeto malmulte moviĝas.“
„Ĉu malmulte? Jam kvinfoje li elfalis el infanĉareto.“
Paciento en montara sanatorio: „Sinjoro doktoro, mi tre malbone spiras.“
„Ĉu ankaŭ ĉi tie? En tia belege pura aero?“
“Ja jes. Mi estas kutimiĝinta vidi, kion mi spiras.“