Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.

Studento

Kio estas la tri plej grandaj mensogoj de studentoj?
- Ekde morgaŭ mi ne drinkos.
- Ekde morgaŭ mi lernos.
- Dankon, mi ne estas malsata.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo, Lernejo

Zoologio

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:
- Kio estas tiu birdo?
- Mi ne scias. - diras studento.
- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.
Studento suprenigas pantalonon kaj diras:
- Nu, vi mem povas diveni.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Lernejo, Scienco

Supo

Joĉjo revenas de la lernejo kaj plendas al la patrino plorante:
- Panjo, aliaj infanoj primokas min, ke mi havas grandegan stomakon kaj mi estas voremulo.
- Ne, Joĉjo. Vi manĝas tiom, kiom aliaj infanoj. Kaj nun manĝu la supon, ĉar mi bezonas la bankuvon.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Patrinoj

Studentoj

Kia estas diferenco inter studentoj de informadiko?
- Studento de unua jaro pensas, ke 1 kilobajto egalas 1000 bajtoj.
- Studento de kvina jaro pensas, ke 1 kilometro egalas 1024 metroj.
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Komputiloj, Lernejo