Ĉefpaĝo » Kategorioj » Lernejo
Lernejo
En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.
Instruisto eniras en klason kaj ekvidas cigared-stumpon: „Kies estas ĉi tiu stumpo?“
„Via, sinjoro instruisto, vi ekvidis ĝin kiel la unua.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Johano estis unuafoje en lernejo, kiam revenis deklaris:
„Mi jam ne plu iros tien! Legi mi ne scipovas kaj paroli oni ne permesas al mi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Nomu al mi minimunme du dramojn de Ŝejkspiro.“
Lernanto: „Romeo kaj Julieta.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Ĉi-vespere estos luneklipso. Al ĉiuj mi rekomendas observi ĝin. Komenco estos je la dudeka kaj tridek minutoj.“
„Je kiu televidprogramo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter najbarinoj: „Nia knabo alportis hieraŭ el lernejo kvaron.“
„Ĉu li tiel malboniĝis?“
„Ne, li pliboniĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto en lernejo: „Hodiaŭ vi skribos skribekzamenon. Mi esperas, ke neniun mi kaptos kaŝe skribante de kunsidanto.“
Franĉjo al najbaro: „Ankaŭ mi esperas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Nuntempe lernantoj havu kelkajn patrojn. Por ĉiu lernofako po unu.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Kiel ni ekkonas aĝon de kokino?“
„Laŭ dentoj.“
„Ja kokinoj ne havas dentojn!“
„Sed ni havas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Por kio havas la homo okulojn?“
Lernantino: „Ke li povu per ili plori.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruistino: „Peĉjo, ĉu via patro ankoraŭ helpas al vi kun hejmtaskoj?“
„Ne plu, post tiu lasta kvino li perdis kuraĝon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto