Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

la rezulto de la Esperantistiĝo

Antaŭ ol mi lernis Esperanton, mi tiam kapablis nur balbute petegi "Más despacio, por favor" kaj "Più lentamente, per piacere".

Sed nun, ellerninte la internacian lingvon, mi povas fiere deklari:

"Pli malrapide, bonvole."
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Lernejo

Estonta matematikisto

La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.

Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Nigra humuro

Estonta matematikisto

La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.

Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj, Lernejo, Nigra humuro

Esperanto-instruisto

“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo, Nigra humuro

Ŝerco 1803

Dum leciono de matematiko
instruisto: Joĉjo, via patrino donos al vi 2 maĉgumojn kaj via patro 1 maĉgumon. Kion vi havos?
Joĉjo: Nu, freŝan spiron!

Fonto: Zvolensko

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Pronomoj

En lernejo dum leciono de Esperanto.
instruisto: Norĉjo, diru 2 personajn pronomon!
Norĉjo: Kiu? Mi?
instruisto: Jes, bone!

Fonto: Zvolensko

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Sociaj retejoj en lernejo

Foto en Instagramo: Nun #matematiko, #enuo ????
Komento de instruisto: Do venu al tabulo por ekzameno, Joĉjo!

Fonto: Zvolensko

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Mamuloj

Instruistino demandas infanojn: "Ĉu vi konas ian mamulon, kiu ne havas dentojn?"
Joĉjo respondas: "Mian avon."
2.0000/5 (9 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo

Ŝerco 1724

Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
2.0000/5 (21 voĉoj)
La Lernejo, Religio

Ŝerco 1723

Knabo furzis dum la leciono kaj la instruistino forigas lin de la klaso. Li foriras, ridegas kaj la ĉirkaŭiranta direktoro demandas pri la kialo:
- Kial vi ridas?
- Ĉar estas stulte - mi furzis dum la leciono, la instruistino forigis min de la klaso kaj ili ĉiuj nun sidas en tiu fiodorego! :)
1.8462/5 (13 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo