Ĉefpaĝo » Kategorioj » Najbaroj
Najbaroj
En ĉi tiu kategorio estas 22 ŝercoj.
„De kio via najbaro tiel terure dikiĝis?“
„De legomoj.“
„Ĉu tiom da ili li manĝas?“
„Ne, li vendas ilin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjoro N. sonorigas ĉe najbaroj: „Ĉu mi povas rigardi ĉe vi televidon? Ĝuste komenciĝas futbala matĉo kaj ĉe ni brulas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter najbarinoj: „Imagu, mia edzo hieraŭ vespere rompis al si la manon en du
lokoj.“
„Do al tiuj lokoj mi ne plu lasus lin iri.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Lordo Forsyte fanfaronas en sia klubo: „Ĉi nokte mi kreskigis kornojn al sep ĝentlemanoj.“
„Kiel tio eblas?“ diras klubanoj.
„Jes, mi travivis ĉi tiun nokton kun mia edzino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Najbaro diras dum la vizito ĉe amiko:
„Vi havas vere belajn kaj kostajn aĵojn hejme. Kio kostis vin plej multe?“
„Mia edzino.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Najbaro frapis ĉe najbarino kaj petis: „Ĉu vi povas ion fari por mi?“
„Tre volonte, najbaro.“
„Ĉesu kanti.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter najbarinoj: „Tiu N. el teretaĝo ne havas la kapon en ordo.“
„Kial?“
„Imagu, kiam ni renkontiĝas, ĉiam li bonkondute salutas min, en tramo liberigas al mi sidlokon, kaj hieraŭ li portis mian plenan mansakon ĝis mia pordo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu estas vero, ke vi vangofrapis najbaron?“
„Ne, kaj se tiajn kalumniojn li disvastigados, li estos vangofrapita ankoraŭ unu foje.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi scias, ke via najbaro diskonigas pri vi terurajn mensogojn?“
„Ne gravas, malpli bone estus, se li disvastigus veron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Najbaro, malfermu la pordon!“
„Kaj se mi ne malfermos?“
„Ja mi ne povos realigi mian intencon.“
„Kiun intencon?“
„Vangofrapi vin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto