Viro kuŝas sur mortlito, li kalkulas jam tempon, kiu ankoraŭ restas al li kaj subite eksentas logan odoron de siaj ŝatataj kukoj. Li rekolektis lastajn fortojn, alrampas en kuirejon kaj manatingas unu kukon. Tiam alkuras edzino, batas lian manon kaj krias: „Lasu ĝin, ĝi estas por entombigo!“
Sinjoro en iu urbo prenas taksion. Li trankvile sidas en la fono kaj kontentas, ke la taksiisto entute ne estas babilema. Iam li rimarkas, ke ili veturas ne laŭ la plej rekta vojo al la celloko, do li por atentigi la ŝoforon fingre frapetas ties ŝultron.
Subite la taksiisto stridas, ŝiras la stirradon dekstren kaj maldekstren, kaj fine tute pala haltigas la aŭton vojrande.
La pasaĝero, same pala, demandas la ŝoforon: "Ĉu tiu tuŝeto vere tiom timigis vin?!"
La taksiisto respondas: "Mi tre petas pardonon, nur antaŭ tre mallonge mi havis transkapabligon al taksioj, antaŭe mi dum 20 jaroj ŝoforis en ĉerkoveturilo!"
Kamparano la unuan fojon vizitas grandan urbon. Li veturas taksie kaj pli kaj pli ĝenas la ŝoforon per naivaj demandoj. Iam li vidas la stelon sur la motora kovrilo (la aŭto estas de Mercedes) kaj demandas "Por kio utilas tiu stelo?"
La taksiisto vere ne plu havas emon konversi kun tia simplulo kaj respondas: "Per ĝi mi povas pli bone celi al piediranto, se ĝi kontraŭregule surpaŝas la straton." Tiu surpriza respondo meditigas la kamparanon, tiel ke la ŝoforo estas kontenta pri la silento.
Sed jam mallonge poste efektive piediranto hastanta paŝas sur la straton, rekte en la vojon de la taksio. La ŝoforo flankenŝiras la stirradon kaj lastmomente povas eviti kolizion de la aŭto kun la sinjorino. Haltiginte, li tamen vidas, ke ŝi kuŝas senmove sur la pavimo. Li kun miro rigardas al la kamparano, kaj tiu kun ruza rideto diras: "Se mi ne rapide malfermus la pordon, ni ne plu trafus ŝin!"
Mia frato mortis en Nov-Jorko la 11-an de septembro 2001. Li estis en la aviadilo, kiu trafis la unuan turon. Li telefonis al mi tuj antaŭ la kolizio. Mi neniam forgesos liajn lastajn vortojn: "Allahu akbar".
Du viroj diskutas:
— Mia edzino rifuzas suĉi mian kacon… Ŝi diras, ke ŝi ne ŝatas la guston.
— Mi konas solvon. Simple ŝmiru ĝin per Nutella kaj la problemo malaperos.
Kelkajn tagojn poste:
— Do, ĉu tiu afero kun Nutella funkciis?
— Tio ŝanĝis nenion kun mia edzino. Sed miaj infanoj ŝategis!
— Hieraŭ vespere mi promenis laŭ la fervojo kaj mi renkontis virinon, kiu estis ligita al la reloj. Mi liberigis ŝin kaj iris hejmen kun ŝi. Ni amoris dum la tuta nokto, ŝi havis belegan korpon!
— Bonŝanculo! Ĉu ŝi almenaŭ suĉis vin?
— Ne, mi ne trovis ŝian kapon.