Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Scienco

En ĉi tiu kategorio estas 23 ŝercoj.

Zoologio

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:
- Kio estas tiu birdo?
- Mi ne scias. - diras studento.
- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.
Studento suprenigas pantalonon kaj diras:
- Nu, vi mem povas diveni.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Lernejo, Scienco

Ŝerco 50

Kial koko transiras la rubandon de Möbius?
Por transiri al la sama flanko.
3.7143/5 (7 voĉoj)
La Scienco

Ŝerco 48

- "Ekstere estas tiel bela vetero kaj vi sidas ene."
- "Do malfermu la fenestron kaj topologie ni estos ekstere."
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Scienco