Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.
„Sinjoro Zam, ĉu vi opinias, ke kisoj povas damaĝi?“
„Kompreneble! ...se ilin sekvas geedziĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjorino Juna, vi estas unusola, kiu ne koleras pri ĉi-jaraj malvarmegaj frostoj.“
„Jes, ĉar nia frostujo difektiĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kial mi ne povas daŭre stiri nian aŭton? Ja mi estas jam sufiĉe aĝa!“
„Vi jes, sed nia aŭto ne estas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi aŭdis hieraŭ vespere la teruran bruon?“
„Ne.“
„Kaj kion vi faris?“
„Nenion, mia edzino ion rakontis al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virino en vendejo: „Mi bezonas iun donacon por mia edzo, sed ĝi estu malmultekosta kaj mi povu uzi ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikoj: „Post kiom da tempo vi sukcesis silentigi la edzinon?“
„Mi ne scias, mi estas edziĝinta nur 10 jarojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Fonto
Fonto