Renkontiĝas du amikoj en drinkejo:
-Saluton, kio novas ĉe vi?
-Mi de kelkaj semajnoj estas en kantoklubo, estas malaĉe!
-Ĉu, do kion vi ekzakte faras tie?
-Ni ludas kartojn, dancas, kaj kompreneble multe drinkas!
-Kaj kiam vi kantas?
-Sur la vojo hejmen!
Balbutanta viro venas al urologo. Tiu lin ekzamenas kaj konstatas:
-Via peniso estas konsiderinde tro longa, ni duonigu ĝin.
-Ĉ-ĉ-ĉu v-v-vere?
-Ĵes; estas mirinde, sed tio forigos via balbutadon.
Do, bone, la viro konsentas, kaj baldaŭ poste okazas la operacio, kiu iras tute glate. Post unu semajno tamen la viro revenas al la urologo dirante:
-Sinjoro kuracisto, de la operacio mi ne plu balbutas, tamen mia edzino estas seksume ne plu kontenta, kaj tio estas pli malbona ol la balbutado. Ĉu eblus iel malfari la mallongigon?
La urologo kapneas:
-T-t-tro m-m-malfrue!
Viro vagas tra la dezerto, jam perdis la esperon elsaviĝi. Tiam li vidas malgrandan, maldikan kamelon, kiu senmove maĉas iujn sekajn herbojn.
Li ekpensas: "Nu, mi mortos ĉi tie, do mi almenaŭ volas lastan fojon plezurigi min!"
Li iras post la kamelon, kiu ne reagas je lia apero. Ĝi estas iomete tro alta por lia kokso. Do li ŝutas amaseton da sablo por plialtiĝi. Sed ĝuste kiam li suriras, la kamelo faras du paŝojn antaŭen. Do li denove amasigas iom da sablo post ĝi, sed denove la kamelo forpaŝetas.
Post la kvara provo la viro iĝis jam ege kolera, tiel, ke li ne rimarkis la alvenon de karavano. Ĝi konsistas nur el junaj virinoj, kiuj jam de semajnoj ne vidis viron. Kelkaj belulinoj venas al la viro kaj demandas per alloga voĉo: "Ĉu ni povas i-e-l helpi vin?"
"Jes!", li krias, "tenu tiun damnan kamelon!"