Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

La trinkejo de la Empire State Building

En trinkejo de la Empire State Building, en Novjorko, virino drinkadas. Viro eniras la trinkejon, drinkadas, kaj la malsobra virino komencas babili kun li.

"Ĉu vi scias, ke ekzistas magia trinkaĵo, kiu donos al vi eksterordinarajn povojn?"

Li eliras likvujon el sia jako, kaj trinkas iom da ĝia enhavo. Tiam li kuras, frakasas fenestron kaj saltas. Anstataŭ fali, li flugas, ĉirkaŭiras la turon, kaj finfine revenas al la trinkejo per la truo en la fenestron.
Kompreneble, la virino estas ege impresigita.
Ŝi deziregas provi tiun magian trinkaĵon. Ŝi ŝtelas la likvujon kaj trinkas la tutan enhavon. Ŝi kuras, saltas per la truo, falas kaj mortas.

"Fek'..." diras la viro. "Mi forgesis averti ŝin, ke mi estas Superman!"