Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 406

Foje fizikisto, biologiisto kaj matematikisto sidis en parko kaj observis la straton. Ili vidis kiel du homoj eniris malgrandan domon. Post nelonge, tri homoj eliris el la domo.
— Eble ili reproduktiĝis? — diris biologiisto
— Probable nur mezureraro, — diris fizikisto
Kaj la matematikisto diris:
— Nun se ekzakte unu homo eniros en tiun ĉi domon, ĝi ree estos malplena.