Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Tri sciencistoj en danĝero

Filologo, fizikisto kaj matematikisto kaptiĝis sur la tegmento de brulanta turdomego. Ĉar ne estas aliro kaj la teleskopeskalo de la fajrobrigado estas tro mallonga, la brigadanoj etendas saltotukon malsupre kaj vokas al la kaptitoj, ke ili saltu.
La filologo tuj saltas, sed tute maltrafas la tukon, plene kaĉiĝante sur la trotuaro.
La fizikisto mezuras per sia fingro la venton, provas taksi la distancojn, skribas notbloke formulon kaj poste diligente eksaltas - sed bedaŭrinde tamen je unu metro maltrafas la tukon. Kaĉ!
La matematikisto prenas la postlasitan notblokon, plilongigas la formulon, aldonas plian, skribas kaj skribadas haste, dum la fajro pli kaj pli proksimiĝas. Finfine li havas solvon, eksaltas - kaj forflugas ĉielen. Estis ie erara signumo.