Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Fortaj vortoj

3.7778/5 (9 voĉoj)
La Infanoj, Sekso

Ŝerco 2

Via patrino estas tiel dika, ke kiam ŝi falas de sia lito, ŝi falas de ambaŭ flankoj.
3.7500/5 (8 voĉoj)
La Patrinoj

edzinoj

- Kiam vi ekkonis vian edzinon?
- Bedaŭrinde nur post nia geedziĝo...
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Mi ne volas dormi kun mia frateto

— Panjo, panjo! Mi ne plu volas dormi kun mia frateto!
— Silentu! Mi jam klarigis al vi, ke ni ne havas sufiĉe da mono por entombigi lin.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro

Ŝerco aŭ vero?

Kial viroj edziĝas?
.
.
.
Por ke ili povu solvi problemojn, kiujn ili alie ne havus.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Viroj

Ŝerco 1570

Bienulo promenante matenfrue laŭlonge kamparvojeto renkontas konatan almozulon, kiu diras al li:

Bonan tagon, sinjoro komandoro. Kia novajo, ke vi promenas tiel frue?

Mi promenas por vidi ĉu mi trovos iom da apetito por mia matenmanĝo. Kaj vi, Johano, kion vi faras?

Ĝuste la kontraŭon: mi iras serĉante matenmanĝon por mia apetito.

Fonto: Rido Sanigas

3.7500/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 1037

Psikiatro: „Kiam unuafoje vi rimarkis, ke vi estas hundo?“
„Tio estis jam antaŭ longa tempo. Mi estis ankoraŭ malgranda hundido.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1007

Usona paciento diras al sia kuracisto:
„Diru al mi puran veron, sinjoro doktoro. Mi estas preparita je ĉio.“
„Do bone. Mil tricent dolarojn!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 604

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“
„Kiel?“
„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 277

La aviadilo falis en la dezerton, sed postvivis tri viroj: usonano, kanadano kaj brazilano. Ili tuj faris ĵuron inter si: dum la savskipo ne alvenos, ĉiutage ili tranĉos pecon de siaj propraj karnoj por manĝi. Dum la tago, ĉiuj ekmalsatis. Tiam, la usonano tranĉis pecon de sia dika femuro.
- Bonege! Ni manĝos femuraĵon en la tagmanĝo!
Vespere, ĉiuj ekmalsatis denove. Tiam, la kanadano tranĉis pecon de sia dika postaĵo.
- Bonege! Ni manĝos lumbaĵon en la vespermanĝo!
Antaŭ ol dormi, ĉiuj pliafoje ekmalsatis. La brazilano, kiu estas nigrulego, malfermis la zipon de sia pantalono kaj montris sian dikan penison.
- Bonege! Ni manĝos kolbason en la noktomanĝo!
- Ne! Vi apenaŭ trinkos glason da lakto kaj tuj dormos!
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Sekso