Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Bildo 333

3.5556/5 (9 voĉoj)
La

Li kaj ŝi

En aŭtobuso sidas du homoj. Li kaj ŝi. Ŝi rigardis lin, li rigardis ŝin.
- Komputisto (pensis studentino).
- Studentino (pensis senhejmulo).
3.5556/5 (9 voĉoj)
La Komputiloj

Dolorigaj ŝuoj

Mi malamas ŝuojn. Ĉiam, kiam mi vekiĝas surhavante ilin, tutan tagon doloras mia kapo.
3.5385/5 (13 voĉoj)
La Alkoholo

Rekviemo por hundo

Ulo venas en preĝejon kaj diras al la paroĥestro: "Mi ŝatus rekviemon por mia hundo."
"Tio ne eblas. Provu tion ĉe iu sekto."
"Ĉu vi pensas, ke tie sufiĉos 500 EUR?"
"Dio mia, vi tuj povis diri, ke la hundeto estis katoliko!"
3.5000/5 (12 voĉoj)
La Bestoj, Religio

Taŭga ŝtatprezidento

Kial ruslanda prezidento Jelcin forlasis sian postenon?
- Ĉar li nun havas putinon!

Fonto: Vikipedio

3.5000/5 (10 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Neĝo

- Kion la plej unue lernas eta eskimo?
- Ne manĝi flavan neĝon.
3.5000/5 (10 voĉoj)
La Infanoj, Naciecoj

Koŝmaro

Lacigita paciento plendas al psikologo:
- Ekde monatoj mi havas teruran koŝmaron. Mi ĉiam sonĝas, ke iu sekvas min.
- Kaj kia estas via profesio?
- Mi estas montara gvidisto.
3.5000/5 (8 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1589

Oni diras ke la vino plifortikigas - grumblas drinkulo.

- Mi trinkis jam de ĝi tri litrojn, kaj mi ne povas stari.

Fonto: Rido Sanigas

3.5000/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo

Donacoj

Fonto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 1539

Sinjoron N. mordis rabia hundo. Li revenis de kuracisto, kuŝiĝis en liton kaj komencis skribi.
La edzino: „Ĉu vi skribas testamenton?“
„Ne, liston de nomoj, kiujn mi mordos, se serumo ne efikos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La