Du kanibaloj, patro kaj filo, ĉasas kaj renkontas belegan virinon. Filo diras:
- Paĉjo, paĉjo, ni manĝu ŝin!
- Ne, filo. Ni prenu ŝin hejmen kaj manĝu vian patrinon.
Instruisto:
- Kiu sentas sin stulta, bonvolu ekstrari.
Neniu ekstaras.
- Mi certas, ke estas iaj stultuloj ĉi-tie. Vi povas ekstari.
Ekstaras malgranda Joĉjo. Instruisto demandas:
- Ho, Joĉjo, do vi opinias, ke vi estas stulta?
- Ne, sed mi simple kompatis vin, kiu staras sole.
Moskvano telefonas al sia kuzo en Siberio:
— Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi?
— Ne, estas normale, eble -15°C.
— Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk.
— Ah! Ekstere, eble…