Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Rompita ludilo

Kiam miaj infanoj ploras ĉar ili rompis ludilon, mi uzas glubendon. La ludilo ankoraŭ estas rompita, sed mi aŭdas malpli la infanojn.

Fonto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj, Nigra humuro, Stultaj ŝercoj

Riparo de televidilo

- Vi devas pagi 101 kronojn.
- 101? Vi nur anstataŭigis unu bolton!
- 1 pro la bolto, 100 pro tio, ĉar mi sciis, kiun.

Fonto

Neniu noto (neniu voĉo)
La

S-ro Terpomo

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Nigra humuro

Ĉesu masturbi vin

Kuracisto: Vi devas ĉesi masturbi vin.
Paciento: Kial?
Kuracisto: Por ke mi povu mezuri vian sangopremon.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Donaco de sango

Mi ĵus revenis de loko, kie oni povas donaci sangon.
Estis vane: Oni rajtas donaci nur propran, kaj ne estu en siteloj.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

La submondo kaj ĝiaj plezuroj

Kiam Antisteno [disĉiplo de Sokrato] estis enkondukita en la Orfajn Misterojn, kiuj, kontraste al la ŝtata religio, promesis al siaj sekvantoj vivon post morto, la pastro priskribis al li per entuziasmaj vortoj la komfortojn kaj ĝojojn, kiuj atendus lin en la submondo. „Do, kial vi ne mortas tuj?“ respondis la filozofo kun skeptika ironio.

Fonto: Diogeno Laertio, La Vivoj kaj Opinioj de Famaj Filozofoj

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro, Religio

Alternativa vidpunkto pri tombejmuroj

Ekonomie, la konstruado de tombejmuro estas senutila. Ĉar la enaj ne povas eliri, kaj la eksteraj ne volas eniri.

Fonto: YACE - Der Preis der Macht (ekonomia suspensromano de Jonas Cord)

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Nigra humuro, Stultaj ŝercoj

La brila ekonomia problemsolvisto

Antaŭ 10—15 jaroj la ĉefa problemo estis trovi laboron. Nun la problemo estas trovi laborantojn.
-Putin, dum la pli ol du jarojn daŭranta rusia milito en Ukrainio

Fonto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Politiko

Malnova soveta ŝerco

Ĉe la landlimo, patro kaj filo rigardas la pikdratan barilon.
- Patro, kiu estas malantaŭ tiu barilo?
- Filo, ni estas malantaŭ tiu barilo...

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ĉapelumado en manĝejo

Viro invitas virinon en picejon. Eksidante ĉe la tablo li ne demetas sian ĉapelon. Ŝi demandas "Ĉu vi ne volas demeti la ĉapelon?"
- "Ho, mi ja ŝatas manĝi picon kun ĉapelo!"
Ŝi poste mendas ankoraŭ kaĉon kiel dezerton, kaj diras: "Nu, kaj mi ŝatas manĝi kaĉon sen ĉapelo."

Fonto: komento ĉe https://www.facebook.com/groups/1048962502110133/permalink/2161248804214825/

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Sekso