Iun matenon la buso estis eksterordinare plena, eĉ plenplena. Subite unu el la pasaĝeroj, kiu sidis ĉe la fenestro, kovris sian vizaĝon per la manoj.
“Kio okazas?” – demandis tiu, kiu sidis apud li. “ Ĉu vi malsanas?”
“Ne, certe ne” – respondis la viro ĉe la fenestro. “Sed ne plaĉas al mi vidi maljunulinojn starantajn!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
“Bonan tagon, mi devas ripari akvoellasan tubon.”
“Vi eraras, ni ne havas akvoellasan tubon.”
“Ĉu mi ne estas ĉe s-ro Juliano?
“Ne, li transloĝiĝis antaŭ tri jaroj.”
“Nu, unue oni telefonas por helpo, kaj poste oni senaverte transloĝiĝas...”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
Iu viro eniris vendejon kaj aĉetis pianoseĝon. Kelkajn tagojn poste li, portante la seĝon, revenis dirante: “Mi turnis tiun seĝon sennombrajn fojojn, sed eĉ ne unu sono elvenas el ĝi!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
“Ĉu vi permesas, ke mi edziĝu al via filino?”
“Pli bone estus, se vi unue demandus mian edzinon.”
“Nu jes, se vi insistas, sed mi preferus havi vian filinon!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY