Blondulino estas en frukt-vendejo kaj demandas la vendiston: "Kio estas ĉi-tio?"
Li respondas: "Pomoj. Tre dolĉaj kaj bongustaj."
"Bone, mi aĉetos 1 kg. Kaj enpaki unuope, mi petas."
Li estas surprizita, sed kontentigas ŝin.
Poste ŝi denove demandas: "Kaj kio estas ĉi-tio?"
"Prunoj. Ankaŭ tre bongustaj."
"Bone, mi aĉetos 1 kg. Kaj enpaki unuope, mi petas."
La vendisto jam estas iomete kolera, sed kontentigas ŝin.
Ŝi denove: "Kaj kio estas ĉi-tio?"
"Nek rigardu tion, stultulino! Tio estas papavero!!"
Telefonas dungito al sia ĉefo:
-Ĉefo, mi malbone fartas, mi restu hejme.
-Kara, kiam mi malbone fartas, mi simple fikas mian edzinon; poste mi ĉiam sufiĉe bone fartas por labori.
Du horojn poste la dungito telefonas denove al la ĉefo:
-Ĉefo, mi jam pli bone fartas. Vi havas belan domon!
Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
Dum hieraŭa gazetara konferenco prezentis Calvin Rickson, tekstila inĝeniero kaj esploristo el Universitato de Oksfordo, sian novan inventon.
Li proponis mamzonon, kiu malebligas al mamoj balanciĝi el flanko al flanko aŭ supren-malsupren.
Ĝi eĉ malebligas, ke mampintoj videblu, kiam temperaturo malaltiĝas aŭ kiam teksaĵo malsekiĝas.
Dum paŭzo iuj ĉeestantaj ĵurnalistoj invitis lin en korton kaj rompis lian buŝaĉon.