Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
Knabo furzis dum la leciono kaj la instruistino forigas lin de la klaso. Li foriras, ridegas kaj la ĉirkaŭiranta direktoro demandas pri la kialo:
- Kial vi ridas?
- Ĉar estas stulte - mi furzis dum la leciono, la instruistino forigis min de la klaso kaj ili ĉiuj nun sidas en tiu fiodorego! :)
Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.