Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Nekropsiisto

Kuracisto faras nekropsion de juna virino, kiu estis murdita. La policisto respondeca pri la enketo demandas lin:
— Ĉu ŝi estis seksperfortita?
— Ankoraŭ ne, mi atendis vian permeson.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Mi ne volas dormi kun mia frateto

— Panjo, panjo! Mi ne plu volas dormi kun mia frateto!
— Silentu! Mi jam klarigis al vi, ke ni ne havas sufiĉe da mono por entombigi lin.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro

Murbeboj

Kiom da beboj estas necesaj por farbi muron?

Dependas de tio, kiom forte vi ĵetas ilin.
2.3333/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

NCC-1701 kontraŭ Stelaj Militoj

Kio okazas, se Imperiaj sturmsoldatoj kaj ruĝĉemizuloj de Enterprise renkontiĝas en batalo?
La sturmsoldatoj ĉiam maltrafas, sed la ruĝĉemizuloj tamen mortiĝas.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Blondulino en strato

Blondulino iras en strato, sur trotuaro ekvidas bananan ŝelon kaj diras: "Ho, mi ree falos…"
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Blondulinoj

Seriozaj rilatoj

Unu viro rakontis:
"En mia vivo estis du seriozaj rilatoj kun virinoj. Sed ambaŭ malbonaj. La unua forlasis min kaj la dua ne…"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo, Geedzeco, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1701

Ĉirkaŭ mi estas nur bestoj. Noa.
2.5000/5 (4 voĉoj)
La Religio, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1700

Nov-Zelandaj sciencistoj inventis novan rimedon kontraŭ malsato. Ĝi fabrikiĝas tablojde kaj konsistas el specifaj herboj kun aldono de viand-farunaj ingrediencoj. La pezo de unu tia tablojdo estas kilogramo kaj duono.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1699

En vendejo:
- Kio estas tio? Fajrilo aŭ lanterneto?
- Ambaŭ. Ankaŭ kalkulilo. Sed, ĝenerale, ĝi estas breloko por ŝlosiloj.
Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 1698

Laŭ la rezultoj de la lasta Ret-enketo 100 procentoj da rusianoj uzas la Reton.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Scienco, Stultaj ŝercoj