Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ĉefpaĝo » Lastaj ŝercoj
Lastaj ŝercoj
Ni ne bezonas fremdan, sed la propran tuton ni prenos, kies ajn ĝi estu!
Biero estas la grandega inventaĵo de la homaro. Rado, kompreneble, ankaŭ
estas nemalbona, sed rado kun sunsekigita fiŝo estas malpli bongusta.
Unu soldato diras al sia kunulo:
- Aŭskultu min, mi ion pripensis... Primoku ni pri nia batalionestro?
- Eble, sufiĉas? Ni jam primokis la dekanon!
Kaŭze de nepardonebla fuŝeco de oficistoj de la muzeo "Ermitaĝo" la bildo "Nigra kvadrato" de Kazimir Maleviĉ dum du monatoj estis pendanta la supron malsupren.
Se blanka ĉevalo diras, ke vi estas frenezulo, do, tio estas vera.
En la kverelo inter vera viro kaj vera virino ĉiam venkas tiu, kiu ekploras la unua.
- Vi amas min malpli ol vian matematikon!
- Ne.
- Pruvu!
- Ni prenu L, la aron de amataj objektoj...
Ĉiu elektristo havas la propran anĝelon. Anĝelon-gardilon.
Se feliĉo ĝis nun ne atingis min, ĝi estas do grandega kaj iras per
malgrandaj paŝetoj!
Mi maldikiĝas samtempe per tri dietoj. Per unu mi ne satiĝas.