Prizorgita, la patro klarigas al la kuracisto:
- Doktoro, mia filo jam estas sesmonata, sed liaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis!
- Laŭ mia opinio, necesas malfermi viajn okulojn. Ĉu vi ne vidas ke tiu infano estas ĉino?!
La viro estis militonta. Tial, li metis la ĉastzonon en sian edzinon. Sed li timis morti dum la batalo kaj sia edzino resti malliberigita en la ĉastzono porĉiame. Tial, li konfidis la ŝlosilon al sia plej bona amiko kaj foriris. Kiam la viro jam estis cent metrojn malproksima de sia domo, lia amiko vokas lin kurante:
- Amiko, atendu momente! Mi ĵus malkovris ke vi donis la malĝustan ŝlosilon al mi!
La reĝo devis vojaĝi. Tial, li metis ĉastzonon en la reĝinon. Sed la reĝo diris al neniu ke en la ĉastzono estas malgranda gilotino. Kiam la reĝo revenis de la vojaĝo, li tuj ordonis ke ĉiuj viroj de la regno mallevu sian kalsonon. Tiam, la reĝo konstatis surprizita ke ĉiuj perdis la penison. Tamen, apenaŭ unu viro ankoraŭ havas penison.
- Gratulon! Vi estas la sola viro en mia tuta regno kiu ne havis kontakton kun la reĝino! Kiel vi nomiĝas?
- Hm... hm... hm...
La viro estas mortonta. Tiam, li diras al sia edzino:
- Antaŭ ol morti, mi volas konfesi ion al vi: dum mia tuta vivo mi ne estis fidela al vi!
- Tio ne gravas! Sed mi ankaŭ volas konfesi ion al vi: mi metis venenon en vian manĝaĵon!!!