Bela virino alvenas en lago, atente ĉirkaŭrigardas kaj senvestas sin. Subite, aŭdiĝas vira voĉo:
- Banado estas malpermesita en tiu ĉi lago.
- Do, kial vi ne diris pri tio antaŭ ol mi senvesti min?!
- Senvestiĝo ne estas malpermesita!
En la aviadilo oni anoncas per la interna komunikilo:
- Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj?
Tiam, unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo, nova anonco:
- Ĉu estas piloto inter la pasaĝeroj?!
Iu sinjoro telefonas laŭ anonco: "Komplezoj de profeto":
- Bonan tagon. Ĉu vi estas profeto?
- Jes.
- Ĉu mi povas viziti vin ĵaŭde?
- Bedaŭrinde, ne.
- Kial ne?!
- Marde vi rompos vian kruron!
Du alpistoj estis suprenrampantaj altegan monton kiam la ŝnuro de unu el ili rompiĝis kaj la alpisto ekfalis. La alpisto, kiu restis pendanta, tuj prenis sian radion kaj nervoze demandas:
- Amiko, ĉu vi fartas bone?!
- Jes, mi fartas bone!
- Ĉu vi suferis ian gratvundon?!
- Ne, nenian gratvundon!
- Ĉu vi havas oston rompitan?!
- Ne, neniun oston rompitan!
- Do, prenu alian ŝnuron kaj eksupreniru denove, ĉar mi atendas vin ĉi-supre.
- Mi ne povas!
- Kial ne?!
- Ĉar mi ankoraŭ faaaaaaaaaaaaalas!!!!!!!!!!
La viro estis malfeliĉa ĉar li ne havas unu brakon. Tial, li solvis sin mortigi. Kiam li jam estis preta sin ĵeti de la altega konstruaĵo, li notas ke sur la strato estas viro kiu ne havas ambaŭ la brakojn, tamen li dancas svingante sin tien kaj reen. Scivola, li malsupreniras per la ŝtuparo kaj demandas al la viro:
- Mi ne havas unu brakon kaj mi volas min mortigi. Kial vi, kiu ne havas ambaŭ la brakojn, estas dancanta tiel feliĉe?!
- Nu! Mi tion faras ĉar mia anuso jukas, sed neniu gratus ĝin por mi!
La lifto ĉesis funkcii. Tial, la du viroj devis supreniri ĝis la 80-a etaĝo. Tiam, unu el ili faras proponon:
- Dum ni estos suprenirantaj per la ŝtuparo, mi rakontos gajan historion por ke ni ne sentu la supreniradon, kaj kiam ni alvenos tien, vi rakontu malgajan historion por ke ni fariĝu dormemaj, ĉu bone?
Kaj tiel ili faras. Kiam fine ili alvenis al la 80-a etaĝo, la amiko petas:
- Nun, rakontu malgajan historion.
- Jen: ni forgesis la ŝlosilon en la teretaĝo!
La junulo edziĝos morgaŭ, kaj lia bopatrino invitis lin iri al ŝia domo por ke li helpu ŝin prepari kelkajn aranĝojn por la geedziĝo. Kiam ili ambaŭ jam estis solaj en la domo, ŝi faras maldecan proponon al li:
- Eble, vi jam notis ke mi estas bela kaj juna. Do, se vi volas, vi povas seksumi kun mi. Mi neniam rakontos al mia filino nek al mia edzo. Kion vi opinias?!
- Aŭdinte tion, la junulo forkuris la plej rapide el la domo, sed ekstere li notas ke sia bopatro sidas en lia aŭtomobilo. Tiam, la bopatro tuj diras:
- Ne prizorgu! Ni apenaŭ provis vin por scii ĉu nia filino edziniĝos kun fidinda viro. Kaj vi ĵus pruvis vian fidelecon! Nun, vi povas eniri en vian aŭtomobilon kaj iri hejmen, ĉar ni estas kontentaj pri vi!
La junulo adiaŭis la bopatron kaj foriris. Dum li veturas, li pripensas:
- Feliĉe, mi gardas miajn kondomojn en mia aŭtomobilo!!!