En trajno veturas polo, ruso, monaĥino kaj blondulino. Ili eniras tunelon kaj aŭdas sonon de vizaĝbato. Kiam ili eliris de tunelo ekvidis, ke ruso tuŝas sian vangon.
Monaĥino pensas:
- Certe li fiulo tuŝis genuon de blondulino kaj ŝi batis lin.
Blondulino pensas:
- Certe li stultulo eraris kaj anstataŭ min, tuŝis la monaĥinon, kiu batis lin.
Ruso pensas:
- Polo perversulo tuŝis iun de ili ambaŭ kaj ŝi batis lin.
Polo pensas:
- En sekva tunelo mi ankaŭ lin batos.
- Kuniklo, kial vi havas tiom mallongajn orelojn?
- Ĉar mi estas romantika.
- Mi ne komprenas.
- Hieraŭ mi sidis sur herbejo kaj mi aŭskultis kantantan birdeton. Tiel mi aŭskultis, ke mi ne rimarkis gazontondilon.
Staras nuda viro malantaŭ spegulo kaj longe rigardas sin. Longe ne razita, laca vizaĝo, dika ventro, ruĝaj okuloj pro drinkado. Poste li direktas rigardon al angulo de la spegulo, kie videblas belega juna knabino kuŝanta sur lito.
Viro ankoraŭ foje rigardas sin mem kaj diras:
- Kiel eblas ĝis tia grado ami monon...
Du kanibaloj, patro kaj filo, ĉasas kaj renkontas belegan virinon. Filo diras:
- Paĉjo, paĉjo, ni manĝu ŝin!
- Ne, filo. Ni prenu ŝin hejmen kaj manĝu vian patrinon.
Parolas du kolegoj:
- Mi aŭdis onidirojn, ke eblas aĉeti vitrojn, dank' al kiuj ĉio aspektas pli bele, eĉ propra edzino.
- Ho, mi konas ilin de jaroj. Ili estas bonaj, sed vi ĉiam devas ilin plenigi.
Knabo demandas knabinon:
- Ĉu iu iam diris al vi, ke vi estas bela?
La knabino ruĝiĝante diras:
- Ne…
- Nu, vidu kiel ĉiuj estas honestaj - konstatas la knabo.