Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ŝerco 16

Iam sekvis min ciganoj. Bonŝance mi eniris la laboroficejon kaj tiam ili ĉesis.
3.6154/5 (13 voĉoj)
La Naciecoj

Kuketoj

- Panjo, panjo! Ĉu mi povas manĝi kuketojn?
- Kompreneble, mia filo. Ili kuŝas sur tablo.
- Panjo, panjo, sed mi ne havas manojn.
- Ne estas manoj, ne estas kuketoj.
3.8889/5 (9 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 14

Venas virino al kuracisto, li ekzamenas ŝin kaj diras:
- Vi havas kanceron.
- Ho, ve! Do kion mi povas fari? Kion vi konsilas?
- Vi povas bani vin en koto.
- Ĉu tio helpos?
- Ne, sed eble vi alkutimiĝos al tero.
4.2727/5 (11 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 13

Seria murdisto tiras virinon al arbaro. Timegita virino krias:
- Kiel mallume kaj morne. Mi ege timas!
- Nu, kaj kion mi povas diri? Mi revenos sola…
4.6000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro

Entombigo

Dum entombigo vidvino adiaŭas por ĉiam sian edzon. Sepultisto demandas ŝin:
- Kiom da jaroj havis via edzo?
- 98.
- Kaj kiom da vi havas?
- 97.
- Do ĉu estas senco entute reveni hejmen?
4.1429/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 11

Iri al batalo sen Francio estas kiel iri al ĉasado sen akordiono.
2.0000/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko

Stranga familinomo

Jaro 2018, Germanio. Polico haltas ulon por kontroli dokumentojn, unu policisto diras al alia:
— Rigardu, Ahmed, kiel stranga familinomo: Müller.
3.2857/5 (14 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Kiel distingi Nordan Koreion de Suda Koreio

Sufiĉas rigardi muskon sur trunkoj de arboj. Se homoj ĝin manĝas, tio estas Norda Koreio.
2.3333/5 (9 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Ŝerco 8

— Ĉu vi havas nudfotojn de via koramikino?
— Ne.
— Ĉu vi volas?
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Sekso, Stultaj ŝercoj

Rusa ŝerco

Moskvano telefonas al sia kuzo en Siberio:
— Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi?
— Ne, estas normale, eble -15°C.
— Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk.
— Ah! Ekstere, eble…
4.6000/5 (15 voĉoj)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj