Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 278

La malica turisto proponas al la virino:
- Ha, kiajn belajn mamojn vi havas! Ĉu mi povas mordi ilin?! Mi pagos $5,00 al vi!
- Ĉu vi estas freneza?! Mi ne estas tia virino!
- Do, mi pagos $50,00!
- Neniam!
- $500,00!
- Ne! Ne! Ne!
- $5.000,00!
- Konsentite! Sed, unue, ni iru al izolita loko.
- Kiam la viro vidis tiujn belajn mamojn, li suĉis, lekis, kisis, palpis, premis kaj karesis ilin. Senpacience, la virino demandas:
- Kiam, fine, vi mordos ilin?!
- Ne! Ne! Mordi estas tro multekoste!
4.2500/5 (16 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 14

Venas virino al kuracisto, li ekzamenas ŝin kaj diras:
- Vi havas kanceron.
- Ho, ve! Do kion mi povas fari? Kion vi konsilas?
- Vi povas bani vin en koto.
- Ĉu tio helpos?
- Ne, sed eble vi alkutimiĝos al tero.
4.2727/5 (11 voĉoj)
La Nigra humuro

„Kanto de glacio kaj fajro”

4.2727/5 (11 voĉoj)
La

Kiel birdo

Patrino demandas Joĉjon:
- Kiel vi ludis hodiaŭ?
- Mi imitis birdon.
- Vi kantis aŭ kvivitis?
- Mi manĝis vermojn.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Malkuraĝulo

Parolas du knaboj:
- Mi hontas pro mia patro. Li estas vera malkuraĝulo. Kiam forveturas mia patrino, li timas kaj iras dormi ĉe najbarino.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Viroj

Kuracmetodoj

Al kuracisto venas zorgemaj gepatroj kaj diras:
- Ni ne povas konvinki nian filon, ke li foriru de sia komputilo.
- Nu, do ni devas lin kuraci.
- Sed kiel?
- Normale. Per knabinoj, cigaredoj, biero...
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Komputiloj, Kuracistoj kaj pacientoj

Testo de bankuvo

Foje, kiam mi vizitis mensmalsanulejon mi demandis
la direktoron kiel ili ekzamenas, ke kiu estas malsana kaj kiu ne?
Nu - diris la direktoro - ni plenigas bankuvon per akvo,
kaj ni apudmetas tekuleron, tetason kaj sitelon.
Ni petas la pacienton por malplenigi la bankuvon.
Ooo, mi komprenas - mi diris!
Normala homo uzos la sitelon por tio,
ĉar tio estas pli granda ol la tekulero aŭ la teĉaso.
Ne - diris la direktoro!
La normala homo eltiras la ŝtopilon.
Ĉu por vi estos konvena kuŝi apud la fenestro.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Chuck kaj cepo

Chuck Norris kapablas plorigi cepon.
4.3000/5 (10 voĉoj)
La Chuck Norris

En aviadilo

La maljuna siko unuafoje veturas per aviadilo. Li demandas la stevardinon:
- Diru karulino, ĉu la aviadilo havas sufiĉe da paraŝutoj?
- Tre malofte okazas, ke la aviadilo kraŝas, pro tio ni ne havas ilin.
- Do, ankaŭ la ŝipoj malofte dronas, malgraŭ tio ili portas savboatojn, kvankam mi pensas, ke pli multaj povas naĝi ol flugi.
4.3077/5 (13 voĉoj)
La Scienco

Ŝerco 17

Kiam vi parolas kun dio… oni diros, ke vi preĝas.
Kiam dio parolas al vi… oni diros, ke vi estas skizofreniulo.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio