Joĉjo fanfaronas inter amikoj:
- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.
Kaj unu el kolegoj diras:
- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.
La ventroparolanto uzas sian marioneton por fari anekdotojn pri blondulinoj. Sed en la spektantaro estas blondulino kiu ofendiĝis kaj plendis:
- Kion ni faris al vi ke vi ofendas nin?!
La ventroparolanto tuj hontis kaj petis pardonon, sed ŝi diris:
- Mi ne parolas kun vi, sed kun tiu knabo sur via femuro!
La virino plendas al la psikiatro:
- Mia edzo freneziĝis, doktoro!
- Sed, kial vi tiel opinias?
- Ĉar ĉiutage li konversacias kun nia pordo.
- Ĉu vi vidis tion?
- Ne! La propra pordo diris al mi!
La viro alvenas hejmen kaj surprizas sian amikon Joĉjo sur la lito kun lia edzino. Joĉjo seksumas senĉese! La viro sidiĝis kaj ekdiris:
- Ho, Joĉjo! Vi ĉiam estis mia plej bona amiko... Ni kreskis kunaj... Mi ĉiam konsideris vin mia frato... Mi ĉiam helpis vin kiam vi bezonis... Mi ĉiam dividis mian manĝaĵon kun vi... Mi ĉiam defendis vin de ĉia danĝero...
- ... !
- Joĉjo, ĉesu seksumi momente kaj atentu min!!!
La viro mortis kaj iris al la ĉielo. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis:
- Dio, kio estas mil jaroj por vi?
- Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo.
- Kaj kio estas unu miliono da realoj por vi?
- Nu! Unu miliono da realoj por mi estas unu centavo.
- Donu unu centavon al mi, Dio!
- Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.
La pastro demandas al ĉiu ekleziano:
- Kiam vi mortos, kion vi deziras ke mi komentu dum via funebra ceremonio?
- Mi deziras ke vi komentu: “Li ĉiam helpis la malriĉulojn”.
- Mi deziras ke vi komentu: “Li estis bona edzo kaj bona patro”.
Fine, unu el la eklezianoj diras:
- Mi deziras ke vi komentu: “Rigardu: li ekmoviĝas”!!!
Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".
Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"
Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljunulino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni kvazaŭ flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturantaj ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"
La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."