Venas ulo al seksologiistino kaj demandas: "Ĉu vi akceptas ĉi-tiun karton?"
"Montru… Jes, tio estas karto de via medicina asekuro. Kion mi povas fari por vi?"
"Mi ne povas atingi erekton."
"Bone, senvestiĝu kaj ni rigardu."
Ŝi sperte umas kun lia peniso kaj ĝi tuj erektiĝas.
Li diras: "Pardonu, mi mise priskribis tion. Fakte mi ne povas atingi orgasmon."
Do ŝi denove umas kun la peniso kaj la ulo baldaŭ orgasmas.
Ŝi: "Kion ĉi-tio signifas?! Vi tuj povus seksumi kun ĉiuj putinoj el la amor-strateto!"
"Sed tie oni ne akceptas ĉi-tiun karton…"
98-jara viro volas eklerni latinon.
- Kial vi volas eklerni latinon en tia aĝo? - demandas instruisto.
- Nu, mi baldaŭ mortos kaj se mi iros al paradizo, do kiel mi parolos kun sankta Petro se ne latine?
- Mi komprenas. Kaj kio se vi iros al infero?
- La germanan mi jam konas.
Avo festas 90-an naskiĝtagon. Nepo venas kaj diras:
- Avo, mi havas por vi du novaĵojn. Bonan kaj malbonan, kian vi preferas unue?
- Bonan.
- Dum via festo estos striptizistinoj.
- Ho, bonege. Do kia estas malbona novaĵo?
- Ili estos en via aĝo.
- Mi estas lesbanino - diras filino al patro.
- Bone.
- Ankaŭ mi estas lesbanino - diras la dua filino.
- Damne, ĉu vere en tiu familio neniu ŝatas penisojn? - demandas la patro.
Silento.
- Mi ŝatas... - diras la filo.