Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Juna Amiko

2.7143/5 (7 voĉoj)
La Infanoj, Sekso

Ŝerco 52

Kiel aspektas kutima juda festo?
Oni volis mortigi nin, ni transvivis, bonan apetiton.
2.7500/5 (4 voĉoj)
La Religio

Ŝerco 243

La kuracisto klopodas konvinki la pacientinon:
- Se vi ne senvestos vin, mi ne povos ekzameni vin!
- Sed mi hontas, doktoro!
- Mi havas ideon: kiam mi malheligos la ĉambron, vi tuj senvestu vin, ĉu bone?!
- Konsentite! Mi jam senvestis min, sed kien mi metu miajn vestojn se mi nenion vidas?!
- Donu viajn vestojn al mi por ke mi metu ilin apud miaj vestoj!
2.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 946

Patrino: „Ĉu kuracisto stetoskopis vin bone?“
Filo: „Mi opinias, ke ne. Li nur tenis mian manon kaj poste ekrigardis, ĉu funkcias lia horloĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 1575

En salono.

Sinjorino parolas pri sia aĝo:

Ĉu ne estas vere - ŝi diras al sia edzo - ke mi havas apenaŭ tridek jarojn ? Vi scias tion.

Jes. Kiel mi ne povas tion scii ? Estas jam tiom da jaroj, ke vi diras al mi tion!

Fonto: Rido Sanigas

2.7500/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj

Piaj leonoj - Dua parto

Fonto

2.7500/5 (8 voĉoj)
La Religio

Retumado

Fonto

2.7500/5 (8 voĉoj)
La Komputiloj

Sanproblemoj de bestoj

Renkontiĝas du hundoj:
"Kien vi iras?"
"Al kuracisto kun puloj."
"Strange. Mi havas pulojn kelkajn jarojn kaj ili neniam estis malsanaj."
2.7500/5 (12 voĉoj)
La Bestoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Turisto

Fonto

2.7857/5 (14 voĉoj)
La Nigra humuro, Stultaj ŝercoj

Mia plej bona amiko

"Mia edzino forkuris de mi kun mia plej bona amiko."
"Sed Franĉjo neniam estis via plej bona amiko."
"Nu, nun li jam estas…"
2.7895/5 (19 voĉoj)
La Geedzeco